©kontribuintoj de
OpenStreetMap
OpenStreetMap liveras map-datumojn por miloj da retejoj, poŝtelefonaj aplikaĵoj kaj aparatoj
OpenStreetMap estas kreata de komunumo de mapigistoj kiuj aldonas kaj prizorgas datumojn pri vojoj, kursoj, kafejoj, stacidomoj kaj pli da aliaj, en la tuta mondo.
Loka scio
OpenStreetMap emfazas lokan scion. Kontribuantoj uzas aerfotojn, GPS-aparatojn kaj normajn mapojn por verigi ĉu datumoj de OSM estas akurataj kaj ĝisdatigaj.
Kondukata de komunumo
La komunumo de OpenStreetMap estas diversa, pasia kaj kreskas tago post tago. Inter niaj kontribuantoj estas ŝatantoj de mapoj, profesiuloj de GIS, inĝenieroj prizorgantaj OSM-servilojn, helpistoj kiuj mapigas areojn tuŝitajn de katastrofoj kaj multaj aliaj. Por ekscii pli pri la komunumo, rigardu la OpenStreetMap-taglibro , taglibrojn de uzantoj, taglibrojn de la komunumo kaj retejon de la Fondaĵo OpenStreetMap.
Malfermaj datumoj
OpenStreetMap estas malfermaj datumoj: vi povas uzi ĝin kiamaniere vi volas laŭ la kondiĉo, ke vi atribuos aŭtorecon al OpenStreetMap kaj ĝiaj kontribuintoj. Se vi modifos aŭ uzos niajn datumojn, vi povos distribui la verkon nur laŭ la sama permesilo. Legu la paĝon pri aŭtorrajtoj kaj permesilo por pli da detaloj.
Leĝaj demandoj
Tiu ĉi retejo kaj aliaj servoj estas formale administrataj de la Fondaĵo OpenStreetMap (OSMF) komisie de la komunumo. Uzado de ĉiuj OSMF‑servoj estas regulata per niaj kondiĉoj de uzado, politiko de akceptata uzado kaj privateca politiko.
Se vi volas uzi mapojn aŭ datumojn de OpenStreetMap, certiĝu pri atribui OpenStreetMap. Pliaj informojn troviĝas en la dokumento “Konsiloj pri atribui aŭtorecon” (en la angla).
Se vi volas uzi ekrankopion de OpenStreetMap senpere en la libro, publikaĵo, filmo aŭ filmserio, vi ne devas peti pri permeso, ĉar OpenStreetMap-datumojn estas libere uzeblaj por ĉiu. Legu la dokumenton “Konsiloj pri atribui aŭtorecon” kaj koniĝu kun ekzistaj ekzemploj el filmoj kaj filmserioj.
Se vi havas aliajn demandojn pri permesiloj, aŭtorrajtoj aŭ leĝaj problemoj; kontaktu kun OSMF.
OpenStreetMap, la emblemo de lupeo kaj State of the Map estas registritaj varmarkoj de la Fondaĵo OpenStreetMap.
Kunlaborantoj
Retgastigo estas provizata de Fastly, firmaaj anoj de OSMF kaj aliaj kunlaborantoj.